- ATEISMO

ESPERANTO,

Organo de ATEO

januaro 1990 vol. 2, n-ro 1 (4)

eldonata trifoje jare

is aj analizi ateismajn in, “politikojn, kaj filozofiojn kaj

Malkateni la mensojn!

ATEISMO

ENHAVO Mesaĝo de la Prezidanto kaj Korekto............ 2 ATEO Kunvenis en Brajtono .................. 3 ; politikaj kaj aj rilatoj de religio . . .. Dio Estas Ĉie per Radio, de Annie Nakao........... 4 resume tradukis R. Dumain Malkaŝe pri Religio, tradukis V. Tobiasek........... 5 Eklezia Imposto, de A. Horvat, trad. Antonin Podhrasky... 8 Ateismo kaj Toleremo, de J. Deker............... 8 Tri Reagoj: al A. Ŝalamon 0. Pavlov............ 9 de Rejna de Jong, Karlo Kosta kaj Ralph Dumain Pri la Filozofio de Todd Moody, de Pierre Savoie ...... 11 Dubo kaj Ateismo, de Evlogi Dankov, trad. O. Cankova . .. 12 Postkomentaro al Dankov, de Ralph Dumain. .......... 13 Kio Estas dio, aŭ Dio?, de May Bijleveld ........... 14 Kiu Konas la Esenojn?, de Ernst Diedrich........... 16 Pri la Internacia Ligo de Senkonfesiuloj kaj Ateistoj . .. . 18

de Walter Schmidt, tradukis Maria Merla

Pri ATEQ en al Monda Ateista Movado............ 19

anoncoj kaj reklamoj Anonco: Alvoko al Verkado pri Specialaj Temoj Reklamoj: Laŭte! kaj Internaciisto Anonco: Artikoloj, Kartunoj kaj Sercoj por Venontaj Numeroj

januaro 1990 1

ATEISMO

Mesaĝo de la Prezidanto

Estraranoj Ges-roj Massen ra- portos sube pri la kunveno de ATEO ĉe la Universala Kongreso kaj aliaj organizaj novafoj. Jen kelkaj miaj ĝeneralaj komentoj responde al arti- koloj kaj leteroj de niaj membroj.

Okazas multa filozofia debatado pri la konceptoj de materio kaj mate- riismo kaj ĉu moderna fiziko (aparte kvantumteorio) iel senvalidigas ma-

seio w e. e Aa

teriismon aŭ proksimiĝas al religio aŭ mistikismo. Mi opinias, ke defi- nitive respondis Ĉi tiujn demandojn V.I. Lenin en lia libro Materiismo kaj Empiri-Kritikismo. Bonvolu konsulti tiun libron antaŭ ol oni daŭ- rigu la debaton.

Mi volas emfazi, ke male ol kelkaj aliaj niaspecaj asocioj, Ĉe ATEO ne ekzistas oficiala filozofio aŭ metafiziko aŭ oficialaj difinoj de religio, ateismo, liberpensismo, aŭ aliaj konceptoj. La filozofia nebu- leco de ateismaj, liberpensismaj, kaj humanismaj movadoj estas samtempe ties forto kaj malforto. Ciu rajtas havi kaj esprimi proprajn konceptojn, se tiu ĝenerale aprobas la celojn de ATEO.

Plue, ATEO estas sufiĉe politike neŭtrala. Ĉiu = havas proprajn interesojn pri ateismo kaj religio.

Iuj preferas filozofiajn demandojn, -., aliaj politikajn demandojn, aliaj his- ' toriajn aŭ aktualajn informojn el di- versaj landoj, ktp. Sed ja okazos diskutado de ĉiaj demandoj, inklu- zive de politikaj. Malpermeso tiuri- late estus malakceptebla cenzurado kaj ka$a ideologia manipulado kian mi jam sufiĉe spertis inter Usonaj "liberpensuloj” kaj ”humanistoj.”

Malofte troviĝas sufiĉa spaco en ATEISMO por publikigo de miaj pro- praj verkoj. Do, por via intereso mi ĉi tie citas lastatempe publikigitajn miajn verkojn en aliaj revuoj kiuj iel pritraktas ateismajn, religiajn kaj fi- lozofiajn demandojn: ”Dialektika materiismo kaj burĝa ateismo” (Internaciisto, juli-aŭgusto 1989, suplemento, p. 3-4) [unua artikolo en serio]; recenzo de Rekta Pensado de Evaldo Pauli (La Kancerkliniko, 450, aprilo-junio 1989, p. 18-20); recenzo de Esperanto: Learning and Using the International Language [Esperanto: Lernado kaj Uzado de la Internacia Lingvo] de David Richardson (La Kancerkliniko, 50, aprilo-junio 1989, p. 21); poemo ”Immanuel Kant” (La Kan- cerkliniko, 449, januaro-marto 1989, p. 7).

Korekto, de la Ĉefredaktoro

Laŭ peto de la verkinto, mi mencias ke la aŭtoro de la artikolo "Kelkaj Komentoj pri Religio en Pol- lando” (ATEISMO 1:2, januaro 1989, p. 10) estas Andrzej Broda de Pol- lando. Mi kutime aperigas en ATE- ISMO komentojn el leteroj anonime, parte por protekti la korespondintojn se necesas. La komentaro pri la

situacio en Pollando, kiun mi ĉerpis el letero de S-ro Broda, estis tiom ampleksa, ke mi decidis fari el lia letero tutan artikolon. Mi ne havis tempon peti permeson de li antaŭ eldono de tiu numero, do mi kon- struis anoniman artikolon. S-ro Broda ne intencas kaŝi siajn pensojn aŭ identecon.

211.49.

ATEISMO

ATEO Kunvenis en Brajtono de Minerva Massen (Usono), Vic-Prezidantino

Trifoje jam nia nova faka asocio ATEO kunvenis oficiale kadre de Universala Kongreso de UEA. Ĉi- jare en Brajtono, Britio, okazis la tria kunveno, mardon je la unua de aŭ- gusto. Partoprenis proksimume 30 personoj, plejmulte abonantoj aŭ membroj de ATEO. Aliaj venis por lerni pri ni kaj ili montris intereson pri ateismo. Homoj ĉeestantaj venis el Belgio, Britio, Germanio, Israelo, Pollando, Svedio, kaj kompreneble el Usono. Ĉiuj sin prezentis.

La unua parto de la konveno koncernis administrajn aferojn, laŭ la tagordo. Prezidanto Ralph Dumain ne povis ĉeesti la kongreson, do vic- prezidantino Minerva Massen prezi- dis. Minerva informis pri la stato de ATEO, aparte pri nia peticio fariĝi ”neneŭtrala asocio en kunlaboro kun UEA,” t.e. en la sama kategorio kiel ses religiaj organizoj listigitaj en. la Jarlibro. Post interŝanĝado de mul- taj leteroj, $ajnas ke la afero eble estos decidita je la fino de la semajno ĉe kunveno de la Komitato.

La adresaro de ATEO pligrandi- ĝas. Je januaro 1989, la adresaro inkluzivis 191 personojn de 33 lan- doj. En aŭgusto la adresaro enhavis 216 personojn de 37 landoj. Ankaŭ la landlistoj kreskas, kiu fakto ebli- gas ateismajn kunvenojn en iuj lan- doj.

Oni diskutis la neceson de la pligrandigo de la estraro. La bezo- no por kunlaborantaj redaktoroj kiuj kolektus artikolojn por revuo ATE- ISMO estis anoncita. Neniu volon- tis por tiu posteno. La ĉeestantoj voĉdonis, ke la jamaj estraranoj daŭ- ru en siaj postenoj dum la sekvonta

jaro ĝis la kunveno ĉe Kubo.

Estis decido daŭrigi la abon- koston de US$8.00 por ATEISMO, kaj UEA konsilis daŭrigon de la sama interŝanĝo de 16 gld.

La dua parto de la kunveno konsistis el vigla diskutado pri landaj aferoj, religiaj problemoj, ktp. In- teralie, Josef Murjan el Israelo, Komitatano de UEA, partoprenis la diskutadon. Oni parolis pri la al- trudo de religio en ŝtataj aferoj, pri la difino de terminoj kiaj huma- nismo, Dio, agnostikismo, kaj kiel tiuj ideoj efikas nin. Ĉi tiu inter- ŝanĝo de ideoj daŭris dum unu horo, post kiam ni devis lasi la ĉambron por ke alia grupo povu kunveni tie.

Ni ne povis lerni ĉe Brajtono Ĉu la Komitato aprobis nian peticion fariĝi neneŭtrala asocio. Eble la ko- mitato ne povas agi pri ĝi, ĉar estis tro multe da pli gravaj aferoj ĉe la Kongreso. Je 1989-08-18, ni skribis al la Generala Direktoro de UEA kaj demandis: ĉu la Komitato decidis pri nia peticio; kaj, se ne, kial - kaj kian agadon ATEO devas fari por akiri la deziratan rangon? Li ne

is. Je 1989-11-13, la usona ĉefdelegito de UEA, S-ro Harmon, skribis al la Ĝenerala Direktoro, kun kopio de nia letero, kaj petis ke la GD respondus al ni. Denove, li ne respondis. La sekvonta ago: Prezi- danto Dumain skribos al Prezidanto John Wells de UEA pri la afero. ATEO rajtas fariĝi "neneŭtrala aso- cio kunlaboranta kun UEA", kiel ses religiaj organizoj; kaj ni atingos tiun celon!

Ĝis la revido en Havano, Kubo, je 14-21 julio 1990!

januaro 1990

ATEISMO

Dio Estas Ĉie per Radio: Politiko de la Kristana Dekstrularo Atingas la Trian Mondon de Annie Nakao [el Saz Francisco Examiner, 1989.07.03, p. A-2], resume tradukis Ralph Dumain (Usono)

En arbaroj de Ekvadoro, india- noj kiuj parolas la Keĉuan lingvon fingrofrapetas laŭ milda rokmuziko de kristana muzikprogramo importita de urbo San Francisco. En la norda hemisfero, la Kristana Disaŭdiga Re- to de la familio Concord urĝas al bezonata financa ”miraklo” provizota de la publiko. Malgraŭ la skandaloj de evangeliistoj Jimmy Swaggart kaj Jim kaj Tammy Faye Bakker, la "elektronika eklezio,” la plurmili- arddolara religia telekomunikila in- dustrio, prosperas. ”Oni povas ve- turi de Novjorko al Kalifornio kaj aŭskulti kristanajn radiostaciojn la tutan vojon,” diris Ben Armstrong, direktoro de la Tutlandaj Religiaj Dissendantoj.

Religia Programado Kreskas

Preskau 2596 de la 1411 televi- daj stacioj de Usono provizas plenta- gan religian programadon, 30976-a salto super la statistiko de 1988. Mankas en tiu kalkulo la tri religiaj televidretoj, inkluzive de la Kristana Dissendo-Reto de Pat Robertson kaj la centoj da stacioj kiuj provizas kelkan religian programadon.

El la 10546 radiostacioj de la lando, 1285, t.e. 1496, estas kristanaj stacioj; t.e. 799 pli ol en 1988.

Tio estas trivialaĵo kompare al la tutmonda reto de evangeliado al triamondaj landoj per mallongonda radio. Ekzemple, alte en la Andoj- montoj, radiostacio HCJB disaŭdigas al 8096 de la mondo dum 24 horoj de ĉiu tago.

Al Ĉiuj Homoj

Per koncksoj kun aliaj retoj, HCJB furas, ke ĝi provizos, antaŭ la jaro 2000, la Evangelion de Jesuo Kristo al Ĉiu persono sur la tero en komprenata lingvo. La elektronike- maj evangeliistoj jam ”progresus” eĉ plu, se ne okazis la lastatempaj skan- daloj, diris sociologo Jeffrey Had- den. Sed Sara Diamond, verkinto de la libro Spirita Milito: La Politiko de la Kristana Dekstrularo, asertis, ke la skandaloj obskuras pli profun- dan problemon: la engaĝadon de la kristana dekstrularo en enlandaj kaj fremdlandaj politikaj aferoj.

Diamond diris, ke religia pro- gramado ne estas nur komerco kaj ekspluatado, sed precipe propaganda- do. Per televido, la evangeliistoj inundas la publikon per sia teologia- politika vidpunkto. Ĉu jes aŭ ne rekrutiĝas novaj religiaj kredantoj, religia programado motivigas la j jam- ajn kredantojn.

Konservativa Publiko

Religiaj amaskomunikiloj pro- mocias la politikajn programojn de la kristanaj dekstruloj, ekz. la kontraŭ- aborta movado kaj ĝia terorista frak- cio, la movado por preĝado en publi- kaj lernejoj, kaj opoziciado al sekula- ra humanismo. Kompreneble, ”laŭ la instruoj de la Biblio.”

Laŭ Diamond, la plejmulto de religiaj programoj propagandas mal- rekte kaj kreas ideologian fonon, ĝeneralan mondbildon kun ŝlosilaj konceptoj, ekz. la supereco de la tradicia familio kontraŭ samseksemo, laŭmerita senrajtigo de tiuj kiuj ne

4

2:1 (4)

ATEISMO

kongruas laŭ tiu ŝablono. La alia konstanta temo estas la supereco de Usono, ke iu ajn lando kiu ne obeas la fremdlandan politikon de Usono estas komunisma.

Paul Burke, redaktoro por bul- teno de la Kalifornia Ekumena Kon- silantaro, kritikis la agadon de la televidaj evangeliistoj en Centra Ameriko. Ili intencas, ne disvas- tigi religion, sed influi la politikon, kaj batali por Usono kontraŭ ”komu- nismo.” Tiuj evangeliistoj mal- trankvilige sukcesas, eĉ konkurencas kun katolikaj instancoj. Laŭ unu kalkulo, evangeliistoj konsistigas 25 de la loĝantaro de Gvatemalo.

Diamond kaj Burke insistas, ke evangeliista propagandado malhelpas pacagadon de pastoroj en Latiname- riko kaj la disvastigon de la liberiga teologio. Eĉ pli abomeninde estas evangeliista subteno al subpremantaj registaroj. Ekzemple, Swaggart kunvenis kun la dekstrula prezidento de Ĉilio, Augusto Pinochet. Dum multaj evitas ligojn kun Sudafriko pro ties rasapartiga sistemo, la Tri- unuo-Dissendo-Reto konstruas la un- uan afrikan televidan stacion en la Sudafrika ”hejmlando” (koncentreja teritorio por negroj) Ciskei. La sama Reto negocas kun la Sudafrika registaro pri konstruo de dua stacio.

Malkaŝe pri Religio Tradukita de Vaclav Tobiasek (Ĉeĥoslovakio) El Agrikultura furnalo eldonita en la urbo Brno, 1989-04-04. Parolas Institutestro

por esploro de socia konscio kaj scienca atcismo de

Ĉeĥoslovaka Akademio de

Sciencoj (ĈSAS), docento D-ro Ivan Hodovsky, D-roSC.

Ankoraŭ en la 50-aj jaroj religio estis alvicigata al postvivafoj kiuj malaperos en la daŭro de du aŭ tri generacioj. La tempo antaŭenpaŝis kaj tiu Ĉi opinio montriĝis tre iluzia. La religio restas konstanta parto de nia socia vivo, tamen ĉe ni la libero de konfesio estas garantiita per ĈS-a konstitucio. Ĉirkaŭ religiajn de- mandojn oni iom iradas piedpinte kaj pro manko de informoj poste naski- ĝas la plej diversaj famoj kaj konjek- toj. Pro tio mi kunvenis kun Insti- tutestro por esploro de socia konscio kaj scienca ateismo de ĈSAS en Brno, docento PhD-ro Ivan Hodovsky, D-roSC, por ke ni trapa- rolu ĉi tiujn problemojn.

Redaktoro Jan Bauer

kk kk k Xx K-do direktoro, plej baldaŭ iom prezentu vian instituton al publiko!

Per kio vi okupiĝas?

Kiel jam la titolo de instituto mem sufloras, ni okupiĝas ne nur pri la problemaro de ateismo, sed ankaŭ pri la esploro de etiko kaj iuj aliaj pli vastaj demandoj kiuj koncernas al socia konscio. Pro tio ankaŭ en nia instituto funkcias la sekcio de scienca ateismo, la sekcio de psikologio kaj sociologio kaj ankaŭ la sekcio de fundamentoj de etiko. Speciale gra- vas la problemaro de etiko, ĉar nun- tempe nenia nia socioscienca laboro okupiĝas senĉese pri ĝi kaj Ĉe tio la moralaj problemoj montriĝas kiel ek- sterordinare aktualaj. Mi opinias, ke la plej grava parto de nia laboro estas fari sociologiajn kaj psikologi- ajn esplorojn kiuj informas nin, kun iuj tipoj de tutmondaj opinioj Ĉi tie ni renkontiĝadas ĉe konscio de diversaj generaciaj kaj socialprofesiaj grupoj

januaro 1990

Lj

ATEISMO

de loĝantaro. Nia instituto ĉe tio efektivigas la esplorojn unue mem- stare, due kunlaboras kun Instituto por Esploro de Publika Opiniado ĉe Federala Statistika Ofico kaj kun In- stituto por Filozofio kaj Sociologio de ĈSAS en Prago. e la esploroj ni provas koordini la sociologian kaj psikologian aliron, Ĉar nura sociolo- gia esploro estas iam sufiĉe skema pro sia malpli alta enhaveco. Cefe tiu Ĉi psikologia esploro ebligas al ni kompreni kondutadon de homo kiel individuo.

Ĉu vi povas diri, fundamente de viaj esploroj, kiom da kredantaro vivas ĉe ni rilate tut$tatan nom- bron da loĝantaro?

Ni opinias, ke la tutstata nom- bro da kredantaro estas preskaŭ 30 procentoj. Memkompreneble oni devas konscii la treegajn teritoriajn diferencojn kiuj ekzistas en Ĉeĥos- lovakio. Ekz. en Norda kaj Okci- denta Bohenioj loĝas proksimume 10 procentoj da kredantaro. Videble pli multe da kredantaro loĝas en moraviaj regionoj kaj precipe en Slo- vakio. Sed ankaŭ en Moravio ek- zistas videblaj diferencoj inter unuo- paj distriktoj, ekz. en la teritorio Znojmo loĝas pli ol 20 procentoj da kredantaro, sed en la distriktoj Hodo- nin, Gottwaldov kaj Zdar nad Saza- vou plue daŭras la fortaj religiaj tradicioj kaj tie Ĉi loĝas pli ol 50 procentoj da kredantaro. En Ĉeĥo- slovakio, dum la lastaj 40 jaroj, oka- zadis sufiĉe esprimplenaj ŝanĝoj en religiaj sentoj de la loĝantaro.

En la 60-aj kaj poste en la 70-aj jaroj, ni notis du ampleksajn ondojn da malleviĝo de tuta kvanto da kre- dantaro. Nuntempe (temas proksi- mume pri la lastaj 10 jaroj), ni povas paroli pri stabiligo de religio. Ni

scias de niaj esploroj, ke ĉiam ne eblas identigi la personojn kredantajn kaj la personojn nure religie kondu- tantajn. La plej precizan bildeton pri situacio (inklino al religio) pre- zentas ekzemple la sumoj da baptitaj infanoj, sed la sumoj da ekleziaj geedziĝoj kaj precipe ekleziaj sepul- toj jam misinformas pro sia relative granda kvanto.

Kian rilaton al religio havas nia juna generacio? EZ

La juna generacio en Ĉeĥoslo- vakio estas religie orientigata nur en malgranda kvanto, sed denove mon- triĝas videblaj diferencoj inter unuo- paj regionoj. En ili kompreneble efikas ankau la diferencaj religiaj “' tradicioj, transdonataj de generacio al generacio, kaj religia edukado, “ ktp. Ce ni ekzistas la instruado de religio, sed la intereso estas sufiĉe malgranda. Nur antaŭnelonge revi- viĝis la nova parta intereso influita per infanaj aliĝiloj al religio. An- - taŭe la infanoj aliĝadis al religio pere de lernejoj, sed nun ili aliĝadas rekte pere de paroĥestraj domoj. Ĉi tiu nova maniero estis efektivigita por kontentigi la bezonojn de kredantaro,

Ĉu influas diversaj formoj de po- litikaj protestoj la religiajn opini- ojn de kredantaro?

Mi dirus, ke diversaj politikaj sintenoj (aktivecoj) ne influas sen- pere religiajn opiniojn de kredantaro, sed ke la religio mem signifas tre senteman fenomenon kiun influas politika vivo de socio. Ĉiu politiko- ekonomia krizo preskaŭ ĉiam mani- festiĝas per pli forta religia aktiveco. En krizaj periodoj, kiuj estas akom- panataj per moralaj malcertecoj, po- vas homoj korligiĝi al religio kiel al io pozitiva, ili povas serĉi en ĝi la

6

2:1 (9)

ATEISMO

konsolon - per la religio ili pavas oponi al homa interforlogiĝo. Sed povas aperi iuj individuoj por utiligi (aŭ misuzi) siajn vizitojn al preĝejoj kaj ekleziaj ceremonioj por iuj for- moj de politikaj nekonsentoj, sed ĉe tiuj Ĉi situacioj, oni ne renkontiĝas kun efektivaj religiaj ideoj kaj pro tio plimulto da kredantoj rifuzas la per- sonojn uzantajn Ĉi tiujn manierojn. La kredantoj ne envicigas ilin inter siajn kunkredanojn.

Vi menciis pri tio, ke nuntempe ni povas paroli pri certa stabiligo de religio. Cu vi povas plu klarigi tion?

lam oni propagandis tezon, ke malfortiĝas la influo de religio kaj ke ĝi baldau malaperos el vivo de socio kiel postvivafo. Sed ĉi tiu tezo montriĝis erara. La homa opinio direktiĝas de pli komplikaj meĥa- nikafoj. Ĝi dependas ja de formado de sociaj interrilatoj, sed ĝi funkcias ankaŭ kiel opinio aŭ individua aŭ grupa, kaj gravajn rolojn ludas kaj prezentas tradicioj kaj edukadoj en familioj. Pro tio ni nun staras antaŭ tasko elkrei kvalite alian bildon pri religio, kiu pli similus al realeco. Ni opinias, ke religio ne malaperas el nia vivo, sed plue ĝi funkcios dum la tuta periodo de konstruado de socia- lismo.

Proksimume dum duono de la 80-aj jaroj, ni fariĝis atestantoj de pli- fortiĝinta religia aktiveco. Unue ĝi okazis ĉe la 1,100-a mortodatre- veno de kredanoncanto Metodo, due ĉe la ĉiujaraj pilgrimadoj en Levoĉa en orienta Slovakio, trie ĉe

la deklamo de la dekjara prepa- rado de sanktovojteĥa milenio kiu okazos en jaro 1997. Cu influos tiu ĉi aktiveco sentojn de loĝantaro?

Antaŭ ĉio mi devas akcenti, ke ni rimarkas ŝanĝitajn vidaĵojn je religio. Antaŭ pli ol 20 jaroj, gran- da parto de loĝantaro akceptis la religion kiel postvivafon. Nun- tempe homoj Ŝatas ĝin (kiel pozitivan fenomenon). Ili rememorigadas ĝian signifon por la morala vivo, ĝian influon por stabiligo de familio, por edukado de infanoj, por kul- turkreado, por estetika sento, ktp. Ne estus saĝe rifuzi tiujn Ĉi $anĝitajn vidafojn je religio. Tamen jesigi pozitivajn valorojn de religio ankoraŭ aŭtomate ne signifas adopti religiajn kredojn.

Kune ni devas esplori ankaŭ kreskon de petoj pri religia lite- raturo, pri la Biblio, ĉar al ni mankas la informoj. Eĉ mezlernejaj kaj alt- lernejaj lernafoj malhavas la infor- mojn pri religio. Mi mencias, ke tio estas eraro. Tamen la kristaneco apartenas al fundamentaj radikoj de eŭropa kulturo kaj klereco, kaj ankaŭ nuntempe ne eblas eksigi ĝin. Ja tie, kie mankas la seriozaj informoj pri ĝi, tie oni instigas vivspacon por diversaj superstiĉoj kaj mitoj, tie an- kaŭ plifortiĝas la pseŭdoreligiaj feno- menoj kiel sektemo, malklarigo, mis- tifikado. Pro tio gravas ne rifuzi la religiajn temojn, sed male diskuti ilin malkaŝe kaj ne misinforme, ĉar la religio kreas realan parton de socia vivo en socialismo.

januaro 1990

ATEISMO

Eklezia Imposto, de A. Horvat, el furnalo Vespera Prago tradukis Antonin Podhrasky (Ĉeĥoslovakio)

Propagandado de religia ideolo- gio, predikado de ”Dia vorto,” kaj zorgado de pastraro pri "eterna savo” de kredantoj, ĉi Ĉio postulas ne- malgrandan materialan sekuron. Grava rimedo por tio en multaj lan- doj estas ekleziaj impostoj, kiuj estas eldevigeblaj de kredantoj per Ŝtata potenco.

Deveno de ekleziaj impostoj tro- viĝas jam en la 19-a jarcento, kiam kresko de financaj bezonoj de ekle- zioj ne kontentigeblis per ekzistantaj ekleziaj depagoj. Eklezia imposto estas difinita monsumo, kiun eklezioj kaj religiaj societoj enkasigas de kre- dantoj per Ŝtata aparato.

Pagado de impostoj neniam apartenis al homaj ĝojoj. Pri pro- blemo de pagado de eklezia imposto oni ofte parolas Ekzemple, en Aŭstrio en 1988, episkopoj akuzis pli ol 11000 katolikulojn pro nepago de tiu imposto. Krom tio forlasis la eklezion 3833 kredantoj. La epis-

kopio en Gratz domaĝis je pli ol 11 milionoj da ŝilingoj. Car ĉiu ka- tolika episkopio okupas spertajn ju- ĝistojn, plendoj ĉe lokaj tribunaloj pritraktiĝas tre rapide. En tiuj tri- bunaloj kutime mankas ”kristana amo.” Oni raportas, ke se eklezia imposto estus libervola, pagus prok- simume triono da katolikuloj.

Sed pagado de impostoj ne estas la sola motivo pro kiu kredantoj forlasas ekleziojn. Nova postmilita rekordo de forlasado de eklezioj en Aŭstrio estis notita en 1988. Jen la statistiko de forlasintoj: 38368 kre- dantoj el la katolika eklezio, 2992 el la evangelia eklezio, kaj 152 el aliaj eklezioj. Dum sepjara periodo te- mas pri 223604 katolikuloj, 15014 evangeliuloj, kaj 2337 ceteraj.

En Ĉeĥoslovakio kredantoj ĉesis pagi ekleziajn impostojn jam en 1918. Eklezioj rajtas enkasigi nur libervolajn pagojn. Salajrojn de pastoroj pagas la ŝtato.

Ateismo kaj Toleremo, de J. Deker (Mauritius)

Por multaj ateistoj el okcidenta Eŭropo, atcismo kaj toleremo estas kunaj, ĉar de longe ateismo estas larĝe disvastigata, de la komenco de la jarcento, eĉ antaŭe. Kon- sekvence oni forgesas ke en nove evoluintaj landoj, tio ne estas tiom evidenta. Ju pli fusa estas la libe- rigo de la trudoj de la religioj, des pli la afero estas ankorau konflikta.

Tamen ni ateistoj ne devas for- gesi ke toleremo estas ligita al libe- reco kaj ateismo. Ni ateistoj kiuj liberiĝis el la diaj, pli ekzakte el la ekleziaj trudoj, ni havas nenion por trudi. Por ni estas evidente ke ne

8

ekzistas iaj ajn dioj: silento de tiuj dioj kiujn neniu vidis, estas nenia pruvo pri la ekzisto de tiuj estaĵoj nebulaj, kiuj neniun kaj nenion hel- pas nek klarigas. Nin ne konfuzu kun klarigoj la konfuzaj kaj infanaj rakontoj de la pastroj. Tio estas nia propra konvinko, sed estas aliaj kiuj ne samopinias kun ni, kiuj aniĝas al kredoj plej diversaj kaj plej neversi- milaj; estas ilia rajto. Ili rajtas kre- di tion kio plaĉas al ili, kaj ni ne rajtas trudi nian nekredon, Nia celo estas kunveni inter ni por pliprofun- digi niajn sciojn, por defendi nian nekredon, kaj ĉefe por helpi al la

2:1 (9)

ATEISMO

junuloj kiuj deziras liberiĝi el religioj kaj renkontas malfacilafojn survoje. Estas tro multe da homoj inter ni kiuj estis edukitaj en religioj, kaj kiam ili fariĝas adoleskoj, aŭ pli malfrue, multe hezitas, pripensas, serĉas, an- taŭ fariĝi kapablaj liberigi sin el religioj. Tiuj j - pon. Ne tiuj kiuj havas nenian de- mandon kaj tute simple kredas. Ki- al oni persekutu tiujn homojn? Ili kredas, fina punkto. Ne estas mal- forto niaflanke. Kiam ni havas oka- zon diskuti pri religioj, ni diskutas tute simple, klarigante kial ni ne kredas, kia estas nia vidpunkto, ke ni estas raciistoj, ktp. ... Ni firme mal- volvas niajn argumentojn sen provi trudi ion ajn al ili.

Estas eraro de komunistoj, kaj kelkaj ateistoj provi trudi sendiecon. Tiom longe kiom la religianoj ne trudas al ni iliajn kredojn kaj vivma- nierojn, ne gravas ke ili kredu eĉ al la plej absurdaj kredoj. Niaj kon- vinkoj estas ateismaj, ni agnoskas ke ni povus erari sed necesus ke oni demonstru al ni niajn erarojn, kaj tie komencas la malfacilafoj. Nun la dikredantoj ne havas la plej etan pruvon pri la ekzisto de dioj, sed ni ne havas ankaŭ pruvon de neekzisto de io ajn kiu similus al dioj, kvankam tiu neekzisto estas tre probabla. La franca biologo-verkisto, Jean Ros-

tand, skribis en diversaj libroj ke li havas skrupulojn partopreni la detru- on de religia sento Ĉe juna homo. Mi ne havas tiun skrupulon; mi kon- sideras ke ĉiu devas esti konscia pri la diversaj vidpunktoj; poste li-Ŝi tute libere elektos sian propran vojon, La fakto ke iu demandas pruvas ke tiu ne blinde kredas.

Ni havas nenion por timi, la dis- volvigo de sciencoj kaj popolinstruado malpliigas la nombron da dikredantoj. La nescio estas la fundo de religioj. Ja ni scias ke la bazo de religioj ne estas la racio sed la emocioj kaj senti- mentoj. Sed pli kaj pli homoj liberi- ĝas el la timoj kaj scias diferencigi inter sentimentoj kaj racio. Tial la religioj evoluas, ekzemple nun katolika religio adoptis regulojn de toleremo kiujn ĝi ne havis antaŭ 200 jaroj kiam ĝi mortigis la ateistojn. Kompreneble estas ankoraŭ malfruo en aliaj religioj kiel islamo kiu Ĉiam vivas en meze- poka civilizo kaj etoso. Ili estas Ĉiam pretaj batali kontrau aliaj religioj kiel katolikismo en Libano, Judismo en Israelo, Hinduismo en Hindio, kaj kompreneble kontraŭ atcismo ĉie (afero Ru$di). Sed ankaŭ tio evoluos, kompreneble evoluo estas malrapida; ĝi postulas en tiu kazo klerigadon de la popolo.

Konklude, ni ateistoj estu tolere- maj, ni havas nenion trudendan.

Tri Reagoj: al A. Ŝalamon 8 O. Pavlov

1. Pri Laboro, de Rejna de Jong (Nederlando) Instigite de la bonega artikolo de O. Pavlov (ATEISMO 1:3), mi rele- gis la "Leĝoj por Homaro” de A. alamon (ATEISMO 1:1). Rilate al la alineo pri ”laboro” mi volas averti, ke oni ne ”diigu” la laboron. En antaŭa tempo oni jam faris tion, bezonante laborsklavoj por la kres- kanta industrio. En multaj hejmoj de simplaj laboristoj - ankaŭ en mia

januaro 1990

gepatra - pendis sentenco, kiu glori- gas la laboron. La mastroj man-en- mane kun la kristana eklezio trudis ĝin al la laboristoj kiel moralan, sanktan devon, evidente por iliaj pro- praj poŝoj!

Laboro certe estas grava por Ĉiu homo kaj necesa por la socio. Sed oni nepre atentu la kvanton kaj la specon de laboro! Tro da laboro rezultigas tro da varoj, senlaborecon kaj mizeron ĝuste por la laboristoj.

9

ATEISMO

Kaj en la nuntempo oni produktas multegajn varojn tute senbezonajn, sensencajn, eĉ foje malutilajn al la tuta homaro. Homo, kiu preferas senlaborecon ol laboro en tiaj entre- prenoj, meritas respekton; oni ne uzu la vorton ”parazito” senpripense kaj sendistinge! Cetere oni ne vivas por labori, sed oni laboras por povi vivi.

2. ReagealO. Pavlov, de Karlo Kosta (Hispanio)

La evoluo de popoloj £anĝas, eĉ renversas, ideojn kaj politikojn. En okcidentaj landoj religiaj homoj ne suferas dkrmilacion, sed ateistoj, ofte jes. “Statoj subtenas ekleziojn; militema ateismo ne ekzistas. Reli- giuloj kaj ateistoj pace kunvivas. La plej toleremaj, eĉ kompatemaj, estas tiuj kiuj ne Ĉeestas diservojn.

Ankaŭ en latinaj landoj la histo- rio estas ligita al religiaj luktoj, kruc- militoj, inkvizicioj. Tion oni ne po- vas nei, do historiaj verkoj de Ĉiuj landoj devas informi pri la efektiva socia rolo de religioj.

Certe la homaro profitas ke la homoj pensas, sentas, kaj kredas malsame. Ankaŭ por scienca ate- ismo tre utilas disvolvi klarecon kaj konservi ekvilibron inter socia inte- reso kaj individua mensa libero. Ateisma filozofio estas la sama en ĉiuj landoj. Eble la individuaj mensoj bezonas ŝanĝojn, sed kiel diris Bertrand Russell, ”oni Ĉiam povas agi modere, kvankam tio estas iomete pli longdaŭra.”

3. Reage al O. Pavlov, Ralph Dumain (Usono) Pavlov diras: "Oni provis pri- skribi rusan historion sen la krista- nismo, sen ĝia progresa socia rolo ... Ĉu iu popolo povas normale ekzisti senhistorie, sen sia socia memoro?” Ne, sed mi ne povas kredi, ke krista- nismo iam ajn ludis progreseman

de

rolon. Plue, tiu dirafo kulpas pro grandrusa Ŝovinismo, kaj flank- enŝovas kaj insultas la religiajn mi- noritatojn de Sovetunio, aparte la islamanojn kaj judojn. La naŭza fanfaronado de Gorbaĉov pri mil jaroj da kristanismo silentas pri la fakto, ke temas ankaŭ pri mil jaroj da antisemitismo. Pli taŭgus, ke Gor- baĉov publike pripentu la antisemitis- majn krimojn de carismo kaj stali- nismo.

Pri moralaj problemoj, Pavlov skribas: ”Kaj Ĉu nekompatema ate- isto estas pli bona ol kompatema kredulo?” Ne, sed tio estas falsa demando, Temas ne pri moraleco de iu aŭ alia persono, sed pri la ĝeneralaj sociaj efikoj de religio, ekz. (a) malracia sinpravigilo por barbareco, (b) falsigo de la realo, kio konfuzas kaj bremsas progreson Ĉi- aspecan. Jen la plej konciza respon- do al la demando ”Kial la kredo je Dio estas malbona kaj ateismo estas nia nura vojo.” Pavlov jam scias ke Lenin polemikis kontrau religio ne por forigi homajn rajtojn aŭ kalumnii individuojn, sed pro la ĝeneralaj ideologiaj kaj sociaj efikoj de religio.

Pri la misfaroj de la militanta ateismo de la 1920-30aj jaroj, mi konsentas, sed ja temas pri stalin- ismo, kies pensmaniero havas nenion komunan kun Marks, eĉ ne kun Le- nin. Stalin ne estis dialektika pensanto, sed metafizikaĉa pensanto. Ni ne bezonas novan koncepton de humanismo; ni bezonas simple huma- nismon.

La nuna toleremo respegulas malrigidiĝon dankon al la glasnosto. Glasnosto estas bonega afero. Ta- men, senprincipa oportunismo estas la renversa flanko de senkompata dogmismo sur la sama monero, kaj stalinistoj kaj socialdemokratoj estas spiritaj fratoj.

10

2:1 (9)

ATEISMO

Pri la Filozofio de Todd Moody de Pierre Savoie (Kanado)

Mi malkonsentas je pluraj punktoj la artikolon de Todd Moody (ATEISMO 1:3). Li mencias, ke ne ekzistas multe da diferenco inter reli- gio kaj fiziko, kaj ke tiuj ĉi diferen- ciĝas nur per ”la metodoj por mal- ka£i la kaŝitan ecojn de la universo.” Li pensas, ke parto de fiziko, ekzem- ple la kvantumaj fenomenoj, estas, same kiel la pretendoj de religio, "aspekto kiu transcendas tiun kiun la sensado kaj pensado rivelas.” Tio estas grava eraro! Se oni malkovris kvantumajn fenomenojn, oni eltrovis ilin pere de metodoj kiuj plivastigis la sensadon. Plivastigitaj sensadoj, komence de la teleskopo de Galileo (kiun katolikuloj pretendigis instru- mento de diablo) ĝis la ciklotronoj por studi subatomajn partikulojn, estas sensiloj tute nemisteraj kiuj servas por studi ankoraŭ ne tute komprenatajn fenomenojn, certe ne misterajn spiritismajn pretendojn de religio. La homa pensado kaj ilaro rivelas tiujn fenomenojn, do ili ne estas religie misteraj, kiel ofte pretendas religiuloj pri kvantu- maj fenomenoj.

Moody diras ankaŭ ke, ĉar ni ne havas tute perfektan sciencon, ni ne povas aserti ke Ĉiuj „fenomenoj havas materiismajn kaŭzojn. u ni do forlasu la sciencojn, por aliĝi al religioj kiuj estas eĉ malpli per- fektaj por klarigi la mondon? Ofte religiuloj diras, ke oni devas kun- ligi sciencistojn kun spiritistoj por havigi ”tutan komprenon” pri la universaj fenomenoj. Tute ne! Religiuloj preĝis dum jarcentoj por pledi al misteraj spiritoj finigi la

doloron de la homaro, sed, kon- traŭe al la scienco kaj ĝiaj sukcesoj (ekzemple la forigo de variolo kaj aliaj malsanoj), religio neniam suk- cesis mortigi eĉ unu bakterion (eĉ ne kompreni, kio estas bakterio!).

Li mencias ke multaj sciencis- toj estas mistikistoj, sed tio ne signifas, ke scienco estas religio. Mistikismo, male ol tio, kion Moo- dy skribis, ja estas danĝero ĉar ĝi proponas ke oni povas bazigi deci- dojn per neraciaj procedoj. Ankaŭ la nazioj opiniis same.

Kredo je Dio estas kaj neĝusta kaj neracia. Estas diferenco inter "vero” kaj "io pruvita kiel mal- vero.” Religiuloj neniam pruvas ke Dio ekzistas, sed defias ke ni pruvu ke iliaj asertoj estas malveraj. La pruvo de malvero estas multe pli malfacila, kaj fakte estas multaj proponoj malveraj kies malverecon ni ne povas pruvi. Cu la vivo povas ekiĝi sen deveno de alia vivo, ekzemple? Tio estas falsa, kvan- kam ke oni ne povas pruvi ke nenie sur la larĝa globo iĝas vivo laŭ neviva mekanismo. Tio estis de- bato inter sciencistoj antaŭ du jar- centoj, kiu ilustras la principon: se oni proponas ideon, oni ne subtenu ĝin per manko da pruvoj ke la ideo estas malvera. Tio ne estas ”spor- tema” en scienco!

Mi opinias ke, kvankam S-ro Moody : asertas, ke li estas ateisto, li ankoraŭ havas mistifikajn pensme- todojn. Ankaŭ aserto pri iuj feno- menoj nedifinitaj per la ordinaraj sensoj estas nepruvebla, do pli proksime al malvero ol vero!

januaro 1990

1

ATEISMO

Dubo kaj Ateismo, de Evlogi Dankov tradukis Olga Cankova (Bulgario)

Dubo estas ĉefa nocio de la sci- enca ateismo. Sekve, ĝi postulas multfacetan prilumon. Jam R. Des- cartes konsideris la metodon de la dubo kiel ”arkitekton” cele al nova homa kulturo. Liaopinie, finfine ĝi ebligus al homoj mastrumadi la natu- ron.

La du flankoj de la dubo -- religia kaj scia (epistemologia) -- gravas, ĉar nuntempe reliefiĝas jena tendenco: teologiigi la sciencon kaj sciencigi la religion.

Pro siaj pozitivaj kaj negativaj funkcioj la dubo ludas gravan rolon same en ateisma motivado kiel en la religio. Sed negative la dubo povas konduki al skeptikismo kiu proksimi- ĝas al agnostikismo (filozofia), dog- mismo, k.s.

Ĉu la skeptikismo utilas al la celoj de la homa vivo?

Kvankam la filozofia skeptikis- mo estas historie eksmoda intelekta fenomeno, ĝi aktualas pro la proble- mo de ateismo.

El la du funkcioj —-- pozitiva kaj negativa -- la unua prezentas seniluzi- igan faktoron, kiu permesas al ni apartigi la falsan kredon disde la vero. Sed tio eblas kondiĉe, ke ni kredas al io pli bona kiu ne kon- traŭstaras la veron. Tial la pozitiva dubo senkatenigas la homajn fortojn kaj favoras liberan spiritan vivon.

Male, la negativa dubo kauzas skeptikismon, agnostikismon, kaj ni- hilismon, Skeptikismo siavice ofte kondukas al superstiĉoj.

Menciendas ankaŭ la morala skeptikismo (J.R. Bambrouth): ofte, je dilemaj ĉiutagaj situacioj necesi-

gantaj elekton el pluraj alternativoj, ni dubas. Je tiuj kazoj oni elektas laŭ propraj moralaj motivoj, nekonforme al oficiala mond- koncepto kaj la publika opinio. Sed eblas, ke ankaŭ tiu morala skep- tikismo transformiĝus en religion.

Necesas same diskuti pri la dubo kiel iaspeca kritiko aŭ kontraŭstaro al naiva konvinko aŭ superstiĉo. (Ci- kaze dubo fariĝas kritiko kiu celas faciligi aliron al vero kaj instigi solvon de problemo. Tiusence la dubo funkcias al homa progreso kaj kontribuas al pliprofundigo de niaj scioj.

Memkompreneblas, ke la nihi- lista kritiko kies elirpunkto estas to- tala neado, malaprobas ĉies argu- mentojn. Tian ”nudan kritikon” Lenin konsideris senutila. Li ak- ceptis nur neadon kiel momenton de la evoluo, ĉar konserviĝas Ĉio pozi- tiva.

La skeptikulo-nihilisto emas fa- riĝi dogmulo. Tiu pretas dubi antaŭ ol scio pri kio temas. Tiu dogmulo povas starigi religian pozicion, eĉ ŝajnigi sin ”dio” kiu posedas kaj juĝas la veron. C.S. Peirce asertis, ke estus fatale, se tia skeptikulo havu absolutan arbitran rajton.

Evidentas, ke la anatomio de la dubo kaj ties prilumigo kontribuas al la esenco de la ateismo.

NOTO: Evlogi Dankov estas docento ĉe katedro Filozofio en Universitato Kiril kaj Metodij en Veliko Tarnovo, Bulgario, kaj donis permeson traduki Ĉi tiun artikolon specife por ATE- ISMO.

12

2:1 (4)

ATEISMO

Postkomentaro al Dankov, de Ralph Dumain (Usono)

Koincide, mi ricevis la supran artikolon baldaŭ post ekverkado de artikolo mia kun titolo ”La Dialek- tika Rilato inter Dubo kaj Scio” kiun mi eventuale publikigus se eble en revuo Simpozio. Des pli mi dankas pro Ĉi tiu artikolo, kiu enkondukas gravegan filozofian temon. Prof-o Dankov absolute pravas, ke la dubo povas ludi pozitivan aŭ negativan rolon. Absolutisma, dogmisma skep- tikismo, kiu neas la eblecon de racia kaj objektiva kompreno de la mondo, ofte ligiĝas kun promociado de reli- gio kaj aliaj obskurantismaj doktri- noj.

En la bataloj inter la protestantaj kaj katolikaj apologiistoj dum la Re- formacio kaj Kontraŭreformacio, la skeptikismon utiligis ambaŭ partioj de la debato. (Konsultu Richard H. Popkin, The History of Scepticism from Erasmus to Descartes (La His- torio de Skeptikismo de Erasmo ĝis Kartezio]. Erasmo estis katolika re- akciulo, kies kontraŭintelektismo kaj skeptikismo servis al papismo. Be- daŭrinde, UEA lastatempe eldonis tradukon de lia Laudo de l'Stulteco.)

Descartes [Kartezio] mem utili- gis skeptikismon al kontraŭdiraj ce- loj. Li uzis skeptikismon por evo- luigi la sciencojn, kaj interalie kun- fondis la mekanikan materiismon. Kontraŭflanke, li uzis skeptikismon por pruvi la ekziston de Dio.

En Britio, skeptikismo ligiĝis kun la filozofio de empiriismo, kiu komencis progreseme sed baldaŭ de- generis al la klerika obskurantismo de Berkeley. Interese, la revolucia "mistika” poeto William Blake estis

pensis, ke la filozofio de dubo estas ruza instrumento de la reganta klaso por manipuli la homamason.

Friedrich Engels prediktis, ke scienculoj sen konscienca filozofia materiismo, t.e. naivaj empiriistoj, facile malprogresus al spiritismo kaj la plej ridindaj superstiĉoj.

V.I. Lenin, kiun oni tute prisi- lentas en Usono kaj ne konsideras seriozan filozofon, profete komprenis la religiajn kaj politikajn sekvojn de ekstrema subjektivismo, skepti- kismo, kaj mistifikado de la sciencoj mem, aparte pri la moderna fiziko. Post 60, 70, 80 jaroj, inundas la libromerkaton centoj da stultaj libroj pri qvantumfiziko kaj zenbudhismo k.s. Ni spertas similan fenomenon en Esperanto dankon al Albert Good- heir.

La Usona ido de brita empiri- ismo, eĉ pli degenera, estas pragma- tikismo, ankaŭ nomita de John De- wey "instrumentismo.” Tiu tenden- co estas tre potenca, filozofie kaj politike, en la Usona ”humanista” movado. Apartenis al tiu tendenco "humanisto” Sidney Hook, ekstrema dekstrulo kiu iam estis agento de McCarthy-ismo en la universitatoj. Paul Kurtz estas ege potenca -- tro potenca -- gravulo en la Usona kaj internacia humanistaj movadoj. Li estas adepto de Dewey kaj kunlabo- rinto de Hook. Li estas tre ruza kaj reakcia homo, iama mia profesoro kies manovrojn mi spertis en kaj ekster la klasĉambro. Li ankaŭ no- mas sin skeptikulo, kaj estras skep- tikisman organizon kiu kontrolas kaj kritikas parapsikologiajn aferojn kaj

pioniro pri la kompreno de la politika pseudosciencojn. Li nebule parolas rolo de la brita empiriismo. Blake pri scienca metodologio kaj la januaro 1990 13

ATEISMO

neceso esti skeptika, sed li ne estas tute konsekvenca en sia elekto de skeptikindaj aferoj. Li kondamnas relative sendanĝerajn pseŭdoscien- cojn, ekz. astrologion, sed inter liaj ”skeptikaj” kunlaborantoj troviĝas pluraj profesoroj- -adeptoj de pseŭdo- sciencaj doktrinoj, ekz. la faŝisma pseŭdoscienco sociobiologio. Nu, liaspeca skeptikismo ludas difinitan politikan rolon.

Fine, mi menciu, ke ekzistas Usonaj revuoj kiuj temas specife pri ekstrema, eĉ paranoja, skeptikismo kaj publikigas la plej diversajn spe- cojn de teorioj pri konspiroj kaj kom- plotoj, konceptoj pri la historio kaj realo, ktp. La kunlaborantoj en tiuj entreprenoj estas plejparte anarkiis- toj, kun enmiksoj de adeptoj de ek- strema individuismo (”liberecismo,” "laissez-faire"-a kapitalismo, doktri-

no de Ayn Rand), mistikistoj, kaj manpleno de kaŝfaŝistoj, inkluzive de almenaŭ unu subtila apologiisto de naziismo. Aferoj ĉi-tiaj ekzempli- gas la intelektan bankrotecon de anarkiismo.

Dum la fus fininta jardeko regas la plej cinika cinikismo, kiu respegu- las la socian degeneron de la Rea- gan-a epoko kiu kongruas kun tia de la iama, panea Weimar-a respubliko. Kiel skeptikismo, cinikismo komen- ce ludas senmistifikigan rolon sed la fina rezulto estas adoro al mensogoj kaj falsafoj.

Resume, dubo kaj skeptikemo havas relativan valoron kaj utilon, sed en abolutisma, dogmisma formo ili identas kun religia kaj filozofia dogmismo kaj kondukas al mistifika- do, religio, nihilismo, kaj finfine al faŝismo.

Kio Estas dio, aŭ Dio?,

Mi ŝatus alian nomon por via revuo ol ATEISMO, ekzemple LIBE- RA PENSO, ĉar la vorto ateisto bezo- nas pli detalan difinon por intelektu- loj. Ĝia signifo: "tiu, kiu neas di- on” kaŭzas la demandon: “Kion ni neas? Kio estas dio, aŭ Dio?” En la mondo ekzistas multaj respondoj. Jen sekvas kelkaj el ili:

Dio estas: ;

1. La kreinto (kaŭzo) de ĉio.

2. La spirita gvidanto de nia Tero.

3. Por multaj kristanoj tiu gvi- danto estas Jesuo, do por ili Jesuo estas Dio. Sed Jesuo havas/havis patrinon, do tiel li ne plu estas la unua kaŭzo.

4. Dio, la Patro en la ĉielo, sendis sian ununuran filon al la Tero. Do, ne plu estas Jesuo, sed la Patro, kiu estas Dio.

5. Kelkaj homoj diras: La Pa-

de May Bijleveld (Brazilo)

tro en la ĉielo estis eksterterano, kiu venis Ĉi tien kaj gravedigis Maria-n, kiam Ŝi estis dormanta, kun la inten- co doni pli altnivelan teranon al ni por savi la homaron. Ĉu.

6. Dio kreis la homon laŭ sia figuro (aŭ imago?) kaj la homo pen- tras dion laŭ sia imago: kiel bela viro; tiel Dio estas antropomorfa, sed:

7. Dio estas ĉie. Li estas spi- rito, kaj "en spirito vi adoru lin.” Do Dio ne havas korpon, devas esti nemateria spirito.

8. Dio amas, malamas, abo- menas, aprobas, rekompencas, mala- probas, punas, volas esti amata antaŭ ĉio, ktp, do Dio estas antropomensa. Li eĉ ŝanĝas sian ideon kiam oni sufiĉe petegas.

9. La karaktero de Dio estas: saĝa, bona, amplena, helpema, par-

14

2:1 (4)

ATEISMO

donema, ĉionscia, ĉionpova. Li de- cidas ĉion, direktas ĉion. Nenio okazas sen lia volo. Kial do okazas tiom da militoj kaj krimoj? Kaj «kial krimuloj estas punataj, se ili krimis laŭ la volo de Dio?

10. Dio estas Amo.

11. Krom la spirita Dio (vidu T) ekzistas la kreitaĵo = Universo. Do Dio plus la kreitafo: Dualismo.

12. La ĉiea senforma spirita Dio kaj la formiĝinta kreitaĵo estas Unu. Monismo. ”La Regno de Dio estas en vi.”

13. Dio estas Forto, Energio.

14. La unua perceptebliĝo de tiu Forto estas Lumo, ie je iu tre alta frekvenco de la spektro, kiu ĝenerale estas nevidebla,

15. Dio = la Tuto, nekom- prenebla, neimagebla.

Kio estas la Dio, kiun ni neas? Konkludo: se neniu povas kompreni la Tuton, do ĉiuj pastroj kaj religioj estas nenecesaj. La konvinko po- sedi la absolutan Veron estas infana orgojlo.

kkk k

Alia vorto, sen kies difino neniu povos saĝe diskuti, estas: materiisto = tiu, kiu kredas nur je la materio.

Kio estas Materio?

En la komenco de Ĉi tiu jarcento la difino estis simpla: Ĉio kio okupas spacon; aŭ, ĉio perceptebla per la sensoj.

Sed nun la kemiaj kaj fizikaj sciencoj rigardis iomete pli profunde, kaj ne plu klare vidas la diferencon inter materio kaj energio. Ĉu ĉiu materio estas densiĝinta energio? Ĉu ĉiuj elementoj konsistas el la samaj partikloj? Kaj ĉu la astrono- moj malkovras tiujn samajn partiko- lojn kaj la saman energion en la tuta

januaro 1990

universo, je nemezureblaj distancoj? Cu ekzistas nur energio? Cu la uni- verso estas nur unu Unuopo, kie ĉio rilatas al ĉio alia? Cu nia menso apartenas al tiu universala energio? Estas pruvita ke nia menso povas havi forton je granda distanco. Tio, kio transformas tiun latentan ener- gion al aganta energio, estas la Pen- so. Do ĉu oni povus diri ke Dio estas pensanta energio? Sed kio es- tas penso? Do kia homo estas tiu materiisto, kiu nur kredas je la mate- rio? Pli moderna ol la materiisto de 1900, ĉu ne?

Energio estas io tre reala, tre kapabla, eĉ kiam por ni nepercept- ebla. Rigardu nur vian ilon per kiu vi kontrolas vian TV je mj PO Metu vian manon antaŭ ĝi u vi sentas ion? Tamen, tiu energio ek- zistas. Ankaŭ nia menso estas reala energio, kiun ni devas ekzameni. Parapsikologio estas alia studenda tereno.

k kkk X

Mi estas liberpensanto. Mi tute ne kredas je antropormorfa aŭ antropomensa dio. Mi ankaŭ ne ŝa- tas ritojn kaj simbolojn. Sed mi estas konvinkita pri la unueco de la . Tuto, de kio mi estas ero.

Ĝuste ĉar mi estas liberpensulo mi donas al ĉiuj la rajton esti libera lau sia maniero (ne nepre laŭ la mia).

Organizi liberpensantojn estas preskaŭ kontraŭdiro per si mem, sed veraj liberpensuloj Ŝatas inter£anĝi ideojn. Tial mi deziris aliĝi al via organizo. ... Sed nun mi rimarkis ke por multaj homoj ateismo estas politi- ko. Tio ne interesas min, nek aliajn en mia ĉirkaŭaĵo. Mi naskiĝis en Nederlando. Nun mi loĝas en Bra- zilo. En ambaŭ landoj ekzistas reli- gia libereco. Neniam iu devigis aŭ

15

ATEISMO

dominis min. Neniu iam batalis kontraŭ miaj ideoj, kiuj, cetere, estas private miaj. Kaj neniam mi batalis kontraŭ aliaj pro ilia kredo. Lasu ĉiun kreski laŭ sia propra interna evoluo. Instruu sciencojn. Jen ĉio. La vivo instruos la ceteron. Permesu al ĉiuj esti feliĉaj kiel ili

Kiu Konas la Esenojn?

Kiam mi Ĉiutage estis en viv- danĝero kaj vidis mortadi miajn ka- maradojn Ĉirkaŭ mi, mi aliiĝis, kiel ĉiuj aliaj. Estis la jaroj 1941/42 antaŭ Moskvo, La kruela vintro jam estis la reala Blanka Morto. Kiom da germanaj soldatoj mortfros- tis aŭ kripliĝis per la frostego, sen paroli pri sovetaj grenadoj kaj bom- boj!

Ofte mi aŭdis la penson: ”Kial la Kara Dio permesas tiom da sufe- rado?” Kaj ni konstatis, iu Dio mal- eblas ekzisti. Mi ne vidis unu ka- maradon, kiu kun doloregoj mortinta estis, ke tiu preĝis, vokis Dion. iu vokis la sanitariston. ”Sani! Sani!” la lasta espero. Kaj fakte la kuracistoj kaj sanitaristoj per malegoista labo- rado savis multajn vivojn, sed ne Dio,

Je la 15-a de marto 1942 mi estis transportita kun aliaj vunditoj en la- zareton kaj poste vivis en katolika lazareto Struldendorf apud Bamberg. Ofte mi marŝis tien, kiam mi jam kapablis iradi kaj regule eniris en malnovlibrejon, kie mi trovis intere- sajn librojn, ĉar la librokomercisto ne estis tiel idiota, por bruligi siajn valorajn librojn, kiam la sovaĝaj hit- leranoj tion postulis. Bona libro- vendisto baldaŭ konas siajn klientojn, kiujn li prijuĝas laŭ la aĉetitafojn.

Tial li donis al mi kajeron pri la Esenoj. [Germ: Essĉĝer; angl: Es-

volas, se ... ili pro sia kredo ne agas kruele kontraŭ homoj aŭ bestoj.

Le religioj havas du flankojn: (1) filozofio pri la kaŭzo kaj destino de la Universo, regulata aŭ ne de dio(j)y; kaj (2) morala regularo. Por tiu lasta sufiĉas tri vortoj: amo, honesteco kaj laboremo.

de Ernst Diedrich (DDR)

senes.) La historia fakto de la Ese- noj pruvas klare, ke la fama filo de Dio neniam vivis. Li estas kolek- tiva fantomo, konsistinte fus el la murditaj Esenoj.

Dum la jaro 70 la soldatoj de la Roma armeestro Titus estingis ribe- lon de la judoj kaj konkeris Jerusale- mon (jam la duan fojon).

Lau la ordono de sia armeestro la soldatoj detruis la monaĥejojn de la Esenoj kaj murdis ilin.

Tio ne okazis pro la kredo, sed en la Esenoj komunumoj regis ega- leco, frateco - per moderna vorto "komunismo",

En religiaj aferoj la Romanoj Ĉiam estis grandanimaj, ĉar la kleraj, riĉaj sklavposedantoj ofte estis mate- riismaj filozofoj, kaj tial ne kapablis al iu ajn religio. La imperiestro Konstantin, kiu faris Ŝtatreligion el la krista eklezio, mem estis liberpen- sulo, (dum 323) kiu mokis pri la kristanismo - tiom stranga por libere pensanta imperiestro.

Neniam la Romanoj estis tiaj sovaĝaj, sangosoifaj fanatikuloj kiel la kristanoj kaj islamanoj post ili. Tiuj plejparte disvastigis siajn kre- dojn ”per fajro kaj glavo”.

Al Roma filozofo kaj sklavpose- danto la krista fanatikeco estis tial suspektinda pro ties malhela, kon- traŭviva superstiĉo kaj pro la influ- ado inter sklavoj, proletaro, kampa-

16

2:1 (4)

ATEISMO

ranoj, do, inter la malriĉaj tavoloj. Ŭuste en tio konsistis la danĝero por la tuta sklaveco, kaj la prakrista- neco dum la komenco estis reale revolucia.

Cu danĝero? Jes, en Romo vi- vis 1-1/2 milionoj da homoj, konsis- tante el 900000 sklavoj, 600000 libe- ruloj, liberigitoj, laborantaj civitanoj (metiistoj, $ipistoj, ktp) infanoj, sen-

helpaj maljunuloj, almozpetantoj, ktp.

Do, nur maldikega, haŭtsimila tavolo regis la tutan imperion.

(Kiel hodiau!!)

Pro timo la estranta klaso dum kelkaj periodoj persekutis la krista- nojn. La plej granda parto de la Roma historio estas sen iuj persekutoj ĝis Konstantin ja uzis la kristan reli- gion kvazaŭ ideologian protekton de la sklaveca sociordo.

Cetere, en la grandega Roma imperio vivis tiom da strangaj, ridin- daj religioj de centoj da popoloj kaj triboj, ke oni apenaŭ konsideris ilin. Ofte la religioj intermiksiĝis aŭ eni- gis Diojn en la latinan religion.

Do, ne la kristanismo forigis la sklavecon, sed la atakantaj ĝermanaj triboj kun la helpo de la sklavoj kaj plebejanoj, speciale dum la jaro 410.

Mi konsilas legi: Flavius Jose- fus: La historio de la Judea milito; kaj H. A. Stoll: La kaverno apud la Morta Maro, Tiuj materialoj, estas konataj en la Vatikano. Ankaŭ mul- taj aliaj, kiuj estas kaŝataj tie. Tial la nuna pola papo scias pri ĉio. La hipokritulo scias, ke Kristo neniam ekzistis. Kaj krome jam multaj pa- poj antaŭ li estis nekredantoj.

La krima papo Aleksandro VI (1492-1502) el la familio Borgia iam

konversaciis kun la itala princido Piko di Mirandola.

La opinio de la papo estis: "Ĉiu religio estas bona, sed la plejbona estas la plej stulta.”

Kaj la papo plu: ”Kiel Dio povas trovi plezuron je kredo? Cu vi ne nomas tiun, kiu diras tion, kion mal- eblas kredi, mensogulo?”

Kaj la princido timeme vokante kaj farante krucon: ”Granda Dio! Cu Via Sankteco ne estas kristano?”

Kaj la papo: "Nu, honeste paro- lante, mi fakte ne estas. Sed se miaj kredantoj ne volus kredi, mi forbru- ligus ilin.”

Vi trovos Ĉi tiun kaj multajn ali- ajn interesaĵojn en la libro Pfaffen- spiegel (Pastraĉa Spegulo) de Otto Korwin.

Dum la Bismarka periodo multaj Bebelanoj“ posedis kaj fervore legis Ĉi tiun kaj aliajn librojn de prof. Haeckel, Darwin, Bolsche, ktp. Por ne provoki la mimozajn ekleziojn oni, en GDR, ne reeldonas tiujn librojn. Kaj tamen ni estas akuzataj pro persekutado de la eklezioj. (Ni havas 36 diversajn religiojn en nia landeto.)

La plimulto da kredantoj mar$£as kun ni kaj helpas konstrui socialis- mon. EĈ en nia socialista partio estas eklezianoj. Kial tiom da kokokriaĉado pri ni en Imperialis- mujo, speciale en la FRG? La ekle- zioj volas eniĝi en niajn lernejojn. Kaj tie ni instruistoj kontraŭas; ni ne kapablas mensogi al niaj gelernantoj. Ni amas la infanojn.

Tial: ili estu liberaj!

k August Bebel, 1840-1913, germana socialista gvidanto.

januaro 1990

17

ATEISMO

Pri la Internacia Ligo de Senkonfesiuloj Kaj Ateistoj de Walter Schmidt (FRG), tradukis Maria Merla (Francio)

La nombro de senkonfesiuloj kaj ateistoj en la Federacia Respubliko de Germanio (FRG) kreskas. Ilia kvoto en la germana loĝantaro tut- certe superas 109. Pri tio atentigis la Internacia Ligo de Senkonfesiuloj kaj Ateistoj (ILSA), en Okcidenta Berlino en sia antaŭnelonge publi- kigita politika gvidlibro, laŭ kiu la nombro de konsciaj ateistoj mond- skale estas proksimume 200 milionoj, al kiuj Ĉiujare aldoniĝas proksimume 8-1/2 milionoj. Preskaŭ unu mili- ardo da homoj tute ne apartas al iu religio.

En la gvidlibro estas akre kriti- kitaj la du grandaj eklezioj en FRG. "La rajtoj kaj interesoj de la senkon- fesiuloj kaj ateistoj estus Ĉiam pli forte limigataj kaj malatentataj,” kaj

en la socia komunumo ili estas konsi-

derataj kiel duaklasaj homoj. Mal- graŭ malkresko de kredo de siaj membroj la eklezioj pligrandigus pli kaj pli sian potencpozicion en la ekstereklezia mondo.

Pro tio ILSA postulas la forigon de la privilegio de eklezia imposto, forigon de religia instruado kaj de pastra agado en edukaj kaj sanigaj institutoj kaj en la armeo, kaj nuligon de sec. 166 de la krimkodo (pri blasfemo) kaj sec. 218 (pri abor- tado). La kristanaj eklezioj Ĉiam kontraŭbatalis la naskolimigon kaj abortadon. Tiel ili uzas la Ŝtaton por ”respektigi sian koncepton pri moralo inter la tuta loĝantaro.” Tiel la nekristanoj estus liverataj al la ”diktaturo de la eklezie motivitaj kondutonormoj.”

Plue, oni kritikas, ke senkonfes- iuloj kaj atcistoj estas apenaŭ publike

atentataj malgraŭ ilia kreskanata nombro. Tio ŝanĝiĝu. ILSA inten- cas pli kaj pli konsciigi pri la dama- ĝaj efikoj de la konfesia diktema enmiksiĝo en Ĉiuj vivokampoj, mon- tri ”konfesiajn potencostrukturojn kaj postulojn je regado” kaj kontraŭstari ilin. ILSA kontraŭas la ”manipula- don kaj subpremadon de bazaj liberoj kaj homaj rajtoj, aparte fare de la organizaj kaj instituciaj konfesioj." Laŭ ILSA, "realisma pritaksado de la sociaj cirkonstancoj nur eblas surbaze de racia pensado.” ILSA. opinias, ke dogmoj ne estas nerefuteblaj, kaj volas kontraŭagi dogmecajn manipu- ladojn.

ILSA celas aparte informi pri konfesia influado je klerigaj kaj in- formaj institucioj kaj komunikiloj. Laŭstatute, tiu kritikinforma agado inkluzivas bataladon kontraŭ rasis- maj, Ŝovinismaj, kaj aliaj ideoj kaj movadoj kiuj malrespektas homojn. ILSA sin nomas asocio sendependa de aliaj ideologiaj grupoj, partioj, ktp.

Laŭ informo de reprezentanto, ILSA havas en FRG 1200 membrojn kaj kunlaboras kun organizoj kun similaj celoj. ILSA celas pligran- digon de sia membraro al plukonstruo de politika forto por de- fendi la rajtojn de senkonfesiuloj.

Kvankam ILSA estis fondita je la 1-a de majo 1976, ĝiaj radikoj troviĝas je la komenco de la 1970-aj jaroj. La aktiveco ampleksas tri agadkampojn: kritiko de la religio kiel ideologio, kritiko de la socipoli- tika rolo de la eklezioj kaj religiaj komunumoj, kaj promociado de la rajtoj de senkonfesiuloj kaj ateistoj.

18

2:1 (9)

ATEISMO

Gravaj diskutpunktoj estas (1) mal- kaŝo de kredobazoj, (2) kontraŭdiroj inter religio kaj scienco, (3) kontraŭ- diro inter religiaj dogmoj kaj homa memdeterminado, (4) funkciado kaj psikaj rezultoj de religia edukado (inkluzive de manioj pri sorĉistinoj kaj ekzorcismo), (5) novformiĝo de religiaj sektoj, (6) religio kaj subpre- mado de virinoj, (7) religiaj radikoj de diskriminacio kaj persekutado kontraŭ religiaj, nereligiaj, rasaj, seksaj, kaj aliaj minoritatoj.

ILSA postulas abolon de ĉiuj konkordatoj kaj kontraktoj inter Ŝtato kaj eklezio, malakceptas enkondukon de deviga instruado pri etiko aŭ io simila en Ŝtataj lernejoj kiel alterna- tiva instruado por tiu studentoj kiuj ne partoprenas en religia instruado. ILSA kontraŭas la jaman financadon de religiaj instancoj el impostoj, ki- ujn pagas ankaŭ eksterekleziuloj.

Alia ĉefokupo estas starigo de arkivo, esplorado, kaj konsilado pri eklezioj, sektoj, ideologiaj kaj reli- giaj komunumoj, kaj agadoj por reli- gikritikaj kaj raciismaj ideoj. Tio okazas ĉefe per kvaronjara revuo (ekde 1976) Materialoj kaj Informoj

pri Nuntempo — Politika Gazeto de Senkonfesiuloj kaj Ateistoj. Tiu- cele servas ankaŭ la Biblioteko de Raciismo kaj Ateismo en la Inter- nacia Libroservo de Senkonfesiuloj. Aktuale haveblas pli ol 200 verkoj, inkluzive de la serio ”Club Voltaire” havebla nur per la libroservo. Internacie, ILSA partoprenis plurajn ateistajn mondkonferencojn. En revuo Materialen und Infor- mationen zur Zeit (1/1989) aperis du- paĝa artikolo pri Esperantisto kaj liberpensulo Eduard Weichmann, kiu mortis en 1988. Weichmann estis aktiva en la laborista movado kaj longdaura membro de SAT, kies kongreso en Dortmund li organizis en 1959, Li testamentis multon el sia arkivo da publikaĵoj al ILSA.

POSTNOTO: Ĉi tiu artikolo originale aperis en revuo Evangelia Centro por Problemoj pri Mondkoncepto, n-ro 5, 1989. Jen adreso de ILSA: Internationale Bund der Konfes- sionslosen und Atheisten (IBKA), Postfach 880, D-1000 Berlin 41; tele- fono ..49/30-826 61 52.

Pri ATEO en la Monda Ateista Movado

Nia membro en Mauritius skri- bis: "Laŭ mi, la ĉefa rolo de ATEO estas fariĝi estonte la ligilo inter la diversaj ateistaj movadoj en la mon- do. Oni ankaŭ povus ambicii fariĝi kvazaŭ-internacio de la ateistoj, kaj tiel ebligi facilajn rilatojn inter la diversaj landaj asocioj, samtempe servi kiel centro por diskonigo de tiuj diversaj asocioj.”

Via prezidanto multe dankas pro tiu konsilo kaj jen respondas. Ni jam havas bonajn rilatojn kun la Internacia Humanistika kaj Etikista

Januaro 1990

Unio (IHEU) en Nederlando, kies uzata lingvo estas la angla. IHEU jam, antau la fondo de ATEO, disdo- nas informcirkuleron en Esperanto pri siaj celoj. IHEU jam invitis, ke mi verku artikolon (anglalingvan) pri ATEO por ĝia revuo. Tiel ni infor- mos tutmondc. Mi opinias, ke ne estas realisma perspektivo konkuren- ci kun IHEU kaj similaj internaciaj asocioj aŭ konverti ilin al adopto de Esperanto. Tamen, ni celas laŭ- eblan kunlaboron kun IHEU k.a., kaj ni esperas provizi mankantajn

19

ATEISMO

ĉenerojn de la internacia ateista reto. Ni jam pruvas, ke ni provi- zas utilan informservon kaj kunli-

gas homojn, kiujn oni ne povus atingi aŭ kunligi per la angla ling- VO.

Alvoko Al Verkado

Multaj leteroj kaj artikoloj rice- vitaj de la redakcio grupiĝas Ĉirkaŭ kelkaj temoj. La ĉefredaktoro ek- pensis, ke eble plaĉus al nia legan- taro kaj helpus ' varbi novulojn, se ni dediĉus tutan aŭ almenaŭ duonon de unu aŭ pli numeroj de ATEISMO al specifa temo. Jen tri temoj konside- rendaj: (1) glasnosto, perestrojko, kaj religio en orienta Eŭropo, (2) kiel trakti etno-religiajn minoritatojn,

LAUTE! dumonata kultura informilo kaj esprimilo esperantista (je 35 FF po jaro) kaj SAT-BROŜURSERVO (interalie haveblas ateismaj verkoj) Enketu ĉe:

Cercle Amical Esperantiste de l Agenais poŝtkonto 3371 74 M Bordeaux F 47340 Laroque Francio (Ĉi tiu anonco reciprokas anoncon pri ATEO en Laŭte!)

Pri Specialaj Temoj

aparte judojn kaj islamanojn en tradi- cie kristanaj socioj, (3) kiaj estu la kriterioj de dialogado inter ateistoj kaj religiuloj. Bonvolu respondi al Ĉi tiu propono kaj menciu temojn, kiuj interesas vin. Laŭeble mem verku artikolojn aŭ tradukojn. Mi petas, ke enhavo estu sufiĉe specifa kaj substanca; bonvolu eviti ŝablo- najn argumentojn kaj papagadon de ŝtata propagando.

INTERNACIISTO

Kolektivo Esperantista Komunista

Redaktas: S-ro Franz Schick Erzstrasse 11 A-8704 Leoben Aŭstrio

L. . Lj (Ci tiu anonco reciprokas anon- cojn pri ATEO en Internaciisto)

Artikoloj, Kartunoj kaj Ŝercoj por Venontaj Numeroj

Evidente, ni bezonas kaj deziras artikolojn kontribuotajn de niaj legantoj kaj abonantoj, pri diversaj temoj rilate al ateismo, religio, kaj

$tata-eklezia interrilato en via lando.

kaj ŝercojn.

Ni deziras taŭgajn kartunojn

Bonvolu sendi viajn kontribuaĵojn baldaŭ!

Ankaŭ, ni bonvenigos viajn leterojn pri ATEISMO, kaj ni penos

respondi senprokraste.

Vidu eksteran dorsan kovrilon por la estrara adreso!

20

2:1 (4)

Metodoj pri Jarpago de Abonkosto por 19690

1. Pere de US$8.00 rekte al ATEO en Usono. La plej bona rimedo estas sendo de ĉeko aŭ poŝtmandato, je nomo de ”John B. Massen”, kaj po$tekspedu ĝin al: John B. Massen, 1525-A Day Avenue, San Mateo, CA 94403-1608, USA.

2. Pere de UEA. Se la supro ne estus por vi oportuna, mendu la abonon pere de la abonservo de Universala Esperanto-Asocio. Pagu 16 guldenojn:

al nederlanda poŝtbankkonto 378964 (Den Haag) de UEA, aŭ

per internacia po£tmandato al UEA, Niewe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederland, aŭ

per eŭroĉeko . . sur la dorsa flanko de kiu nepre estu via kartnumero.

Ne forgesu sciigi al UEA ke la pago rilatas al mendo de abono al ATEISMO, konto ATEO-Y de ATEO.

—————— nuu GGooGo—-———] uu

Se ”P90” aperas post via nomo sur la koverto en kiu Ĉi tiu numero alvenis, la Sekretario-Kasisto ricevis vian pagon por 1990.

Aliaj: BONVOLU PAGI LA ABONKOSTON TUJ, SE EBLE.

3. NE pagipovaj landoj. Ni ne ĝis nun povas aranĝi metodon por pago. Tamen, ni sendos ATEISMO-n al ĉiuj kiuj petas ĝin.

Perantoj de ATEISMO

Britio: Mark Palmer, 28 Westfield Road, Caversham, Reading RG4 8HH. Grea: Britain.

Ni hezonas perantojn de aliaj landoj. Bonvolu proponi vin mem al Sekretario-Kasisto.

1525-A Day Avenue, San E Mano Tel: 415: - 345-0143

John B. Massen, Sekretario-Kasisto kaj Eldon (Vidu supre por Minerva.)

Ni bezonas kaj deziras artikolojn kontribuitajn de tiaj legantoj kaj abonantoj, pri diversaj temoj rilate al ateismo, religio, kaj $tata-eklezia interri- lato en multaj landoj. =

: Bonvolu: sendi manuskriptojn al Minerva Ma sen, preferinde tajpitajn kaj kun duoblaj- spacit j

sii Aŭtoroj rajtas uzi pseŭdonimojn. . Ni senhezite. akceptos tradukojn el klasikaj aŭtoroj kie ne ekzistas kopirajta. ppr „Pri kopiraj thava materialo,

Vi rajtas kontakti iun ajn estraranon. Se vi anticipas ian ĝenon aŭ persekutadon pro ateisma agado, bonvolu mencii bezonatajn apartajn aranĝojn por vi. Se vi skribas permane, bonvolu skribe klare, aparte. vian. adreson. 5